Sulfura heksafluorido

Sulfura heksafluorido
Plata kemia strukturo de la Sulfura heksafluorido
Tridimensia kemia strukturo de la Sulfura heksafluorido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Heksafluorido de sulfuro
  • Heksafluora sulfuro
Kemia formulo
SF6
CAS-numero-kodo 2551-62-4
ChemSpider kodo 16425
PubChem-kodo 17358
Merck Index 15,9103
Fizikaj proprecoj
Aspekto senodora, senodora, nebrulema, netoksa, inerta gaso kun oktoedra molekula strukturo
Molmaso 146,05 g·mol-1
Denseco 1,225g cm−3
Fandpunkto -63,8°C
Bolpunkto -50,8°C (sublimiĝas)
Ekflama temperaturo nebrulema
Solvebleco Akvo:6,164 g/L
Mortiga dozo (LD50) 5790 mg/kg (buŝe)[1]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R5 R21 R37 [2]
Sekureco S9 S33 S38 S41
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
04 – Produkto sub premo 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H280, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P271, P304+340, P403+233, P405, P410+403, P501[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sulfura heksafluoridoSF6 estas neorganika fluora kombinaĵo de sulfuro, senodora, nebrulema, netoksa, inerta gaso kun oktoedra molekula strukturo, kvinoble pli densa ol aero, malmulte solvebla en akvo sed solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝia molekulo prezentas ses fluoratmojn ligitajn al centra sulfuratomo. Ĝi estas kvinvalenta molekulo kaj nepolara gaso.

Estante kvinoble pli densa ol aero, tio signifas ke ĝiaj molekuloj plenigas determinitan spacon kun plejmulto el aliaj gasoj. Se vi liberigas balonon plenan de sulfura heksafluorido (molekulla maso egala al 146) kaj balonon plenan de heliumo (molekula maso egala al 4) en la aeron (molekula maso 29), la heliuma balono supreniras en la plafonon kaj tiu plenigitan per sulfura heksafluorido iras plankodirekten.[4]

Ĝi estas unu el la plej stabilaj gaskemiaĵoj kaj ĝia inerteco similas al tiu de la nitrogena gaso. Kun bonega izola kaj arko-rompa kapableco, sulfura heksafluorido estas vaste uzata en la kampoj pri elektronikaĵoj, medicinaĵoj, lazeraĵoj, frostigaĵoj, fajro-forviŝaĵoj, kemiaĵoj, militaragado, spaca aviadado, ne-fera metalurgio kaj fizikaj esploroj.

  1. Hynote Gas
  2. Sittig's Handbook of Toxic and Hazardous Chemicals and Carcinogens
  3. PubChem
  4. How stuff works

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search